Nia Vidmaniero

Ni estas civitana kaj tuteŭropa movado.

Ni estas gecivitanoj, kiuj volas antaŭenmovi siajn ideojn per partoprenado ĉie en Eŭropo.

Ni estas nek maldekstruloj, nek dekstruloj, ni trovas solvojn kaj praktikas politikon alimaniere : kune !

Ni volas demokratikan Eŭropon, ekologian, solidaran kaj bonvolan ; Eŭropon, kiu valorigas la civitanan partoprenon, uzas novigadon por krei ekologian ŝanĝon rapidan kaj grandskalan kaj garantias altkvalitajn publikajn servojn kaj decan vivrimedon por ĉiuj eŭropanoj.

Niaj metodoj estas kunlaborecaj : ni invitas ĉiun civitanon fari proponojn kun tri ĉefaj zorgoj :

  • respekto de homaj rajtoj
  • respekto de sciencaj realaĵoj
  • antaŭenigo de la plej bonaj praktikoj

La 5+1 vetceloj

Volt difinas 5+1 fundamentajn defiojn, kiujn ni deziras pli profundigi en ĉiu Eŭropa lando. Kial 5+1 ? La 5 unuaj defioj adaptiĝas al la nacia nivelo por kalkuli kun la lokaj realaĵoj, kaj la defio +1 (nia propono por reformi kaj firmigi la eŭropan unuiĝon) estas nepre la sama en ĉiu el niaj naciaj programoj. Tiuj 5 unuaj defioj estas la gvidlinioj de ĉiuj ĉapitroj de Volt, transe de nur Eŭropaj kompetentecoj.

1. Saĝa ŝtato

La registaroj devas certigi altkvalitajn publikajn servadojn por siaj gecivitanoj kaj geloĝantoj. Fronte al vetceloj kiel socia enigo aŭ ŝancegaleco, tiuj publikaj servadoj devas novenkonduki pri temoj kiel la edukado, la saneco kaj la justeco. La saĝaj ŝtatoj solvas tiujn defiojn per konstanta adaptiĝo danke al iloj, kiuj ebligas al ili iĝi pli efikaj kaj  konstrui alian rilaton kun siaj gecivitanoj per kunlabora kaj travidebla regado, kiu kalkulas kun la proponoj de la gecivitanoj kaj kiu sin pravigas ĉe ili.

2. Ekonomika renaskiĝo

La eŭropaj ekonomioj devas iĝi la motoro de la ekologia transiro kaj de la socia progreso, kaj havigi al ĉiu decan vivrimedon. Por atingi nian celon, ni estigis tri ŝlosillevilojn : rekonstrui ekonomie konkurencajn aerojn, favori la gvidadon pri novigado, kaj instigi la Eŭropan Union al socia unuiĝo. Tio necesigas novigajn konceptojn kaj politikajn agojn por redukti la oficistaraĉon, fortigi la labormerkaton, vigligi la novigadon en niaj ekonomioj, investi por saĝa kaj daŭripova produktado, batali kontraŭ la senlaboreco kaj krei socian kaj impoŝtan eŭropan sistemon pli eŭrope unuigantan kaj favorantan la ekologian transiradon.

3. Socia egaleco

Al siaj gecivitanoj kaj geloĝantoj la Eŭropa Unio devas garantii la samajn rajtojn kaj oportunaĵojn. La homaj rajtoj devas esti respektataj kaj aplikataj ! Por garantii tion, ni deziras batali kontraŭ ĉiaj malegalecoj kaj diskriminacioj, redukti la malriĉecon kaj ebligi atingon al fundamentaj bezonoj. Ankoraŭ pli grave, neniu estu flanke lasita ! Ni volas nuligi la sociajn malegalojn inter la seksoj antaŭ 2025, ebligi al ĉiu disponi sian korpon, kaj malaperigi la fenomenon de senhejmuloj en Eŭropo.

4. Tutmonda ekvilibro

En interkomunikanta mondo, Eŭropo bezonas respondeci pri la tutmondaj vetoj, speciale pri tiuj de la klimataj ŝanĝoj,  pri la nutra sekureco, pri la publika sano, pri la migradoj kaj la krizoj de rifuĝantoj. Kune kun la programo de daŭripova disvolviĝo de la Unuigitaj Nacioj por 2030a horizonto, ni celas agadi por forigi la malriĉecon,  kreigi dungojn, ellabori cirklan ekonomion, garantii justan komercon kaj esencajn vivrimedojn kaj konstrui bazojn por daŭripovaj disvolviĝo kaj kreskiĝo.

5. Respondeciĝo de la civitanoj

Tiu defio montras ĝis kioma nivelo la civitanoj povas pli rekte influi sian registaron, kian tipon de informoj la registaroj devus publikigi kaj kiel la civitanoj povas esti plej bone informitaj por partopreni en la demokratia vivo. Tio signifas, ke ni serĉas la plej bonajn praktikojn de civitana partopreno, la travideblecon, rimedojn por stukturi la publikajn amasinformilojn kaj la protekton de nia privata vivo.

+1. Reformo de la E-U

La eŭropa projekto ebligis 70 jarojn en paco kaj stabileco sur nia kontinento. Tamen, Eŭropa Unio estis skuita de krizoj kaj per la kresko de la euroskeptikismo. Por sin apogi sur ĝiaj antaŭaj realigaĵoj, la reformteamo de Eŭropa Unio disvolvas manierojn por plibonigi la regadon de Eŭropa Unio proponante vojlinion de instituciaj reformoj klaraj al federacia Unio, kaj konkretajn proponojn por ĉiuj politikaj kampoj.